LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO Ĉapitro 1 1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. 2 Tiu estis en la komenco kun Dio. 3 Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. 4 En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. 5 Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis. 6 De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano. 7 Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu. 8 Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo. 9 Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon. 10 Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis. 11 Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. 12 Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, 13 kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio. 14 Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. 15 Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi. 16 Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco. 17 Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo. 18 Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris. 19 Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi estas? 20 Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis: Mi ne estas la Kristo. 21 Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li respondis: Ne. 22 Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem? 23 Li diris: Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja. 24 Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj. 25 Kaj ili demandis lin, kaj diris al li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto? 26 Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas, 27 kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi. 28 Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis. 29 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo! 30 Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi. 31 Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo. 32 Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li. 33 Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito. 34 Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio. 35 Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj disĉiploj; 36 kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Ŝafido de Dio! 37 Kaj la du disĉiploj aŭdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon. 38 Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili: Kion vi serĉas? Kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi loĝas? 39 Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li loĝas, kaj ili restis ĉe li tiun tagon; estis ĉirkaŭ la deka horo. 40 Unu el la du, kiuj aŭdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro. 41 Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston). 42 Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro). 43 La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li: Sekvu min. 44 Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro. 45 Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li: Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef. 46 Kaj Natanael diris al li: Ĉu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li: Venu kaj vidu. 47 Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li: Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco! 48 Natanael diris al li: Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li: Antaŭ ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis. 49 Natanael respondis kaj diris al li: Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael! 50 Jesuo respondis kaj diris al li: Ĉu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi: Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tio. 51 Kaj li diris al li: Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo. Ĉapitro 2 1 La trian tagon okazis edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie; 2 ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la edziĝo. 3 Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: Ili ne havas vinon. 4 Kaj Jesuo diris al ŝi: Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis. 5 Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros al vi, tion faru. 6 Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj. 7 Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando. 8 Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis. 9 Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon, 10 kaj diris al li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun. 11 Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li. 12 Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj disĉiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn. 13 Kaj la Pasko de la Judoj alproksimiĝis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. 14 Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj ŝafoj kaj kolomboj, kaj la monŝanĝistojn sidantajn; 15 kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn; 16 kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris: Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco. 17 La disĉiploj rememoris, ke estis skribite: Fervoro pri Via domo min konsumis. 18 La Judoj do respondis kaj diris al li: Kian signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion? 19 Respondis Jesuo kaj diris al ili: Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj. 20 La Judoj diris: Kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata; ĉu vi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj? 21 Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo. 22 Kiam do li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris. 23 Kaj kiam li estis en Jerusalem ĉe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris. 24 Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, ĉar li konis ĉiujn, 25 kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, ĉar li mem sciis, kio estas en la homo. Ĉapitro 3 1 Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj; 2 tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. 3 Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. 4 Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? 5 Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. 6 Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito. 7 Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj. 8 La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito. 9 Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel povas tio fariĝi? 10 Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas la instruisto de Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion? 11 Vere, vere, mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. 12 Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn? 13 Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo. 14 Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita; 15 por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon. 16 Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. 17 Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. 18 Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. 19 Kaj jen estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj. 20 Ĉar ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. 21 Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio. 22 Post tio venis Jesuo kun siaj disĉiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis. 23 Johano ankaŭ baptadis en Enon, proksime de Salim, ĉar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj. 24 Ĉar Johano ankoraŭ ne estis ĵetita en malliberejon. 25 Fariĝis do diskutado inter la disĉiploj de Johano kaj iu Judo pri la puriĝo. 26 Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li: Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li. 27 Johano respondis kaj diris: Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo. 28 Vi mem atestas pri mi, ke mi diris: Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaŭ li. 29 Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis. 30 Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi. 31 Kiu de supre venas, tiu estas super ĉiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la ĉielo, tiu estas super ĉiuj. 32 Kion li vidis kaj aŭdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston. 33 Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera. 34 Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton. 35 La Patro amas la Filon, kaj donis ĉion en lian manon. 36 Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas. Ĉapitro 4 1 Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj aŭdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da disĉiploj, ol Johano 2 (kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj disĉiploj), 3 li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo. 4 Kaj li devis trairi tra Samario. 5 Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Siĥar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef; 6 kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidiĝis tiamaniere apud la fonto. Estis ĉirkaŭ la sesa horo. 7 Venis virino Samaria, por ĉerpi akvon; Jesuo diris al ŝi: Donu al mi trinki. 8 Ĉar liaj disĉiploj jam foriris en la urbon, por aĉeti nutraĵojn. 9 La Samarianino do diris al li: Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (Ĉar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.) 10 Jesuo respondis kaj diris al ŝi: Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi: Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon. 11 La virino diris al li: Sinjoro, vi nenian ĉerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon? 12 Ĉu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el ĝi, kiel ankaŭ liaj filoj kaj liaj brutoj? 13 Jesuo respondis kaj diris al ŝi: Ĉiu, kiu trinkas el ĉi tiu akvo, denove soifos; 14 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo. 15 La virino diris al li: Sinjoro, donu al mi ĉi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni ĉi tien, por ĉerpi. 16 Jesuo diris al ŝi: Foriru, voku vian edzon, kaj revenu ĉi tien. 17 La virino respondis kaj diris al li: Mi ne havas edzon. Jesuo diris al ŝi: Vi prave diris: Mi ne havas edzon; 18 ĉar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo; ĉi tion vi diris vere. 19 La virino diris al li: Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto. 20 Niaj patroj adoradis sur ĉi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori. 21 Jesuo diris al ŝi: Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur ĉi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron. 22 Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; ĉar el la Judoj estas la savo. 23 Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero; ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj. 24 Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ spirito kaj vero. 25 La virino diris al li: Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion. 26 Jesuo diris al ŝi: Tiu estas mi, kiu parolas kun vi. 27 Kaj ĉe tio venis liaj disĉiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris: Kion vi volas? aŭ: Kial vi parolas kun ŝi? 28 La virino do lasis sian akvokruĉon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj: 29 Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi ĉion, kion mi faris; ĉu eble ĉi tiu estas la Kristo? 30 Ili eliris el la urbo, kaj venis al li. 31 Dume la disĉiploj petis lin, dirante: Rabeno, manĝu. 32 Sed li diris al ili: Por manĝi mi havas nutraĵon, pri kiu vi ne scias. 33 La disĉiploj do diris inter si: Ĉu iu alportis al li ion por manĝi? 34 Jesuo diris al ili: Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron. 35 Ĉu vi ne diras: Estas ankoraŭ kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi: Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto. 36 La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke ĝoju kune la semanto kaj la rikoltanto. 37 Ĉar en ĉi tio estas vera la proverbo: Unu semas, alia rikoltas. 38 Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron. 39 Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis: Li rakontis al mi ĉion, kion mi faris. 40 Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu ĉe ili; kaj li restis tie du tagojn. 41 Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto, 42 kaj diris al la virino: Jam ne pro via diro ni kredas, ĉar ni mem aŭdis lin; kaj ni scias, ke ĉi tiu estas vere la Savanto de la mondo. 43 Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon. 44 Ĉar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando. 45 Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, ĉar ili jam vidis ĉion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; ĉar ili ankaŭ iris al la festo. 46 Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum. 47 Kiam li aŭdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; ĉar li preskaŭ mortis. 48 Jesuo do diris al li: Se vi ne vidas signojn kaj mirindaĵojn, vi tute ne kredos. 49 La kortegano diris al li: Sinjoro, malsupreniru, antaŭ ol mia fileto mortos. 50 Jesuo diris al li: Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris. 51 Dum li ankoraŭ malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante: Via filo vivas. 52 Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresaniĝis. Ili respondis al li: Hieraŭ je la sepa horo la febro lin forlasis. 53 Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li: Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo. 54 Ĉi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon. Ĉapitro 5 1 Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. 2 En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. 3 En tiuj kuŝis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo; 4 ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis. 5 Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco. 6 Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li: Ĉu vi volas fariĝi sana? 7 La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi. 8 Jesuo diris al li: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru. 9 Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago. 10 La Judoj do diris al la resanigito: Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton. 11 Li respondis: Tiu, kiu min sanigis, diris al mi: Prenu vian liton, kaj iru. 12 Ili demandis lin: Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi: Prenu kaj iru? 13 Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; ĉar Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso. 14 Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi. 15 La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis. 16 Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato. 17 Sed Jesuo respondis al ili: Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras. 18 Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaŭ diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio. 19 Jesuo do respondis kaj diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: La Filo ne povas per si mem fari ion, krom tio, kion li vidas la Patron faranta; ĉar kion ajn Li faras, tion la Filo tiel same ankaŭ faras. 20 Ĉar la Patro amas la Filon, kaj montras al li ĉion, kion Li mem faras; kaj Li montros al li farojn pli grandajn ol ĉi tio, por ke vi miru. 21 Ĉar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaŭ la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas. 22 Ĉar la Patro juĝas neniun, sed Li donis ĉian juĝon al la Filo, 23 por ke ĉiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis. 24 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon. 25 Vere, vere, mi diras al vi: Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj aŭdos la voĉon de la Filo de Dio; kaj la aŭdintoj vivos. 26 Ĉar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaŭ, ke ĉi tiu havu en si mem vivon; 27 kaj Li donis al li la rajton fari juĝon, ĉar li estas la Filo de homo. 28 Ne miru pro tio; ĉar venas horo, en kiu ĉiuj, kiuj estas en la tomboj, aŭdos lian voĉon, 29 kaj eliros; la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo. 30 Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi aŭdas, tiel mi juĝas; kaj mia juĝo estas justa, ĉar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis. 31 Se mi atestus pri mi mem, mia atesto ne estus vera. 32 Estas alia, kiu atestas pri mi; kaj mi scias, ke vera estas la atesto, kiun li atestas pri mi. 33 Vi sendis al Johano, kaj li atestis pri la vero. 34 Sed la atesto, kiun mi ricevas, ne estas el homo, tamen mi tion diras, por ke vi estu savitaj. 35 Li estis la lampo, kiu brulas kaj lumas; kaj vi volis ĝoji kelkan tempon en lia lumo. 36 Sed la atesto, kiun mi havas, estas pli granda ol la atesto de Johano; ĉar la laboroj, kiujn la Patro donis al mi por fini, tiuj samaj laboroj, kiujn mi faras, atestas pri mi, ke la Patro min sendis. 37 Kaj la Patro, kiu min sendis, atestis pri mi. Vi nek aŭdis iam Lian voĉon, nek vidis Lian formon. 38 Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en vi, ĉar vi ne kredas al tiu, kiun Li sendis. 39 Vi esploras la Skribojn, ĉar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi; 40 kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon. 41 De homoj mi ne prenas gloron. 42 Sed mi vin scias, ke vi ne havas en vi la amon al Dio. 43 Mi venis en la nomo de mia Patro, kaj vi min ne akceptas; se alia venos en sia propra nomo, vi lin akceptos. 44 Kiel povas kredi vi, kiuj prenas gloron unu de alia, kaj la gloron, kiu venas de la sola Dio, vi ne serĉas? 45 Ne pensu, ke mi akuzos vin antaŭ la Patro; ekzistas unu, kiu akuzas vin, Moseo, al kiu vi esperas. 46 Ĉar se vi kredus al Moseo, vi ankaŭ kredus al mi, ĉar li skribis pri mi. 47 Sed se vi ne kredas liajn skribojn, kiel vi kredos miajn vortojn? Ĉapitro 6 1 Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de Tiberias. 2 Kaj granda homamaso lin sekvis, ĉar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj. 3 Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj disĉiploj. 4 Kaj la Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima. 5 Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo: De kie ni aĉetu panojn, por ke ĉi tiuj manĝu? 6 Tion li diris, por provi lin; ĉar li mem sciis, kion li faros. 7 Filipo respondis al li: Panoj por ducent denaroj ne sufiĉus por ili, por ke ĉiu iometon ricevu. 8 Unu el liaj disĉiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li: 9 Ĉi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fiŝojn; sed kio estas tio por tiom da homoj? 10 Jesuo diris: Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidiĝis, nombre ĉirkaŭ kvin mil. 11 Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidiĝintoj; kaj tiel same el la fiŝoj tiom, kiom oni deziris. 12 Kaj kiam ili satiĝis, li diris al siaj disĉiploj: Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu. 13 Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la manĝintoj. 14 Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris: Ĉi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon. 15 Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin reĝo, denove fortiris sin sola al la monto. 16 Kaj kiam vesperiĝis, liaj disĉiploj malsupreniris al la maro; 17 kaj enŝipiĝinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraŭ ne venis al ili. 18 Kaj la maro malsereniĝis de forta vento, kiu blovis. 19 Kiam do ili remis proksimume dudek kvin ĝis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimiĝanta al la ŝipo; kaj ili timis. 20 Sed li diris al ili: Ĝi estas mi; ne timu. 21 Tiam ili volonte ricevis lin en la ŝipon, kaj tuj la ŝipo albordiĝis tien, kien ili veturis. 22 La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia ŝipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la disĉiploj en la ŝipon, sed la disĉiploj solaj veturis 23 (venis tamen ŝipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni manĝis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon)-- 24 kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj disĉiploj, ili ankaŭ eniris la ŝipetojn kaj veturis al Kapernaum, serĉante Jesuon. 25 Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li: Rabeno, kiam vi venis ĉi tien? 26 Jesuo respondis al ili kaj diris: Vere, vere, mi diras al vi: Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis. 27 Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis. 28 Ili do diris al li: Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio? 29 Jesuo respondis kaj diris al ili: Jen la faro de Dio: kredi al tiu, kiun Li sendis. 30 Ili do diris al li: Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras? 31 Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite: Li donis al ili ĉielan panon por manĝi. 32 Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ne Moseo donis al vi tiun ĉielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon. 33 Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo. 34 Ili do diris al li: Sinjoro, ĉiam donu al ni tiun panon. 35 Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. 36 Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas. 37 Ĉio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos. 38 Ĉar mi malsupreniris de la ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis. 39 Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el ĉio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu ĝin en la lasta tago. 40 Ĉar estas la volo de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 41 La Judoj do murmuris pri li, ĉar li diris: Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo. 42 Kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras: Mi malsupreniris de la ĉielo? 43 Jesuo respondis kaj diris al ili: Ne murmuru inter vi. 44 Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 45 Estas skribite en la profetoj: Kaj ĉiuj estos instruitaj de Dio. Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro kaj lernis, venas al mi. 46 Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron. 47 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan. 48 Mi estas la pano de vivo. 49 Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj mortis. 50 Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu. 51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo. 52 La Judoj do disputis inter si, dirante: Kiel ĉi tiu povas doni al ni sian karnon por manĝi? 53 Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon. 54 Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 55 Ĉar mia karno estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo. 56 Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li. 57 Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min manĝas, tiu vivos pro mi. 58 Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj mortis; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne. 59 Tion li diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum. 60 Multaj do el liaj disĉiploj, aŭdinte tion, diris: Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin aŭskulti? 61 Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj disĉiploj pri tio murmuris, diris al ili: Ĉu tio faligas vin? 62 Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antaŭe estis? 63 La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo. 64 Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. Ĉar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos. 65 Kaj li diris: Tial mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia Patro. 66 Ĉe tio multaj el liaj disĉiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis. 67 Jesuo do diris al la dek du: Ĉu vi ankaŭ volas foriri? 68 Simon Petro respondis al li: Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo. 69 Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio. 70 Respondis al ili Jesuo: Ĉu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo? 71 Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; ĉar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin. Ĉapitro 7 1 Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; ĉar li ne volis iradi en Judujo, ĉar la Judoj celis mortigi lin. 2 La festo de la Judoj, nomata la festo de laŭboj, proksimiĝis. 3 Liaj fratoj do diris al li: Transiru de ĉi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj disĉiploj ankaŭ vidu viajn farojn, kiujn vi faras. 4 Ĉar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo. 5 Ĉar liaj fratoj mem ne kredis al li. 6 Jesuo do diris al ili: Mia tempo ankoraŭ ne venis; sed via tempo ĉiam estas preta. 7 La mondo ne povas vin malami; sed min ĝi malamas, ĉar mi atestas pri ĝi, ke ĝiaj faroj estas malbonaj. 8 Supreniru vi al la festo; mi ankoraŭ ne supreniras al la festo, ĉar mia tempo ankoraŭ ne maturiĝis. 9 Dirinte tion al ili, li restis ankoraŭ en Galileo. 10 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaŭ supreniris, ne malkaŝe, sed kvazaŭ sekrete. 11 La Judoj do serĉis lin ĉe la festo, kaj diris: Kie li estas? 12 Kaj fariĝis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris: Li estas bonulo; aliaj diris: Ne, sed li erarigas la amason. 13 Tamen neniu parolis malkaŝe pri li, pro timo antaŭ la Judoj. 14 Sed ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis. 15 Kaj la Judoj miris, dirante: Kiel ĉi tiu scias skribojn, neniam lerninte? 16 Jesuo respondis al ili kaj diris: Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis. 17 Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem. 18 Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li. 19 Ĉu Moseo ne donis al vi la leĝon? kaj neniu el vi observas la leĝon. Kial vi celas mortigi min? 20 La homamaso respondis: Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin? 21 Jesuo respondis kaj diris al ili: Mi faris unu faron, kaj vi ĉiuj miras pro tio. 22 Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen ĝi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron. 23 Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea leĝo, ĉu vi koleras kontraŭ mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato? 24 Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon. 25 Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris: Ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi? 26 Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. Ĉu eble la estraro certe scias, ke ĉi tiu estas la Kristo? 27 Tamen ni scias, de kie ĉi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas. 28 Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris: Vi jam min konas, kaj vi ankaŭ scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas. 29 Mi Lin konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min sendis. 30 Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis. 31 Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris: Kiam la Kristo venos, ĉu li faros pli multe da signoj, ol ĉi tiu faris? 32 La Fariseoj aŭdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin. 33 Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis. 34 Vi min serĉos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni. 35 Tial la Judoj inter si diris: Kien ĉi tiu iros, ke ni lin ne trovos? ĉu li iros al la disĵetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn? 36 Kia diro estas tio, kion li diris: Vi min serĉos kaj ne trovos, kaj: Kie mi estas, vi ne povas tien veni? 37 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. 38 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo. 39 Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; ĉar la Spirito ankoraŭ ne estis donita, ĉar Jesuo ankoraŭ ne estis glorita. 40 Iuj do el la homamaso, aŭdinte tiujn vortojn, diris: Vere ĉi tiu estas la Profeto. 41 Aliaj diris: Ĉi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris: Tamen ĉu el Galileo la Kristo venas? 42 Ĉu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilaĝo Bet-Leĥem, kie David estis? 43 Tiel fariĝis pro li malkonsento inter la homamaso. 44 Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn. 45 Tiam la oficistoj revenis al la ĉefpastroj kaj Fariseoj, kaj ĉi tiuj diris al ili: Kial vi lin ne alkondukis? 46 Respondis la oficistoj: Ankoraŭ neniam tiel parolis homo. 47 La Fariseoj do respondis al ili: Ĉu vi ankaŭ estas erarigitaj? 48 Ĉu kredis al li iu el la regantoj, aŭ el la Fariseoj? 49 Sed tiu homamaso, kiu ne scias la leĝon, estas malbenita. 50 Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili: 51 Ĉu nia leĝo juĝas iun, se antaŭe oni ne aŭskultis lin, kaj ne sciiĝis, kion li faras? 52 Ili respondis kaj diris al li: Ĉu vi ankaŭ estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto. 53 [Kaj ĉiu iris al sia domo; Ĉapitro 8 1 sed Jesuo iris al la monto Olivarba. 2 Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. 3 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, 4 ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. 5 En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? 6 Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. 7 Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. 8 Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. 9 Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. 10 Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? 11 Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.] 12 Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo. 13 La Fariseoj do diris al li: Vi atestas pri vi mem; via atesto ne estas vera. 14 Jesuo respondis kaj diris al ili: Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; ĉar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras. 15 Vi juĝas laŭ la karno; mi juĝas neniun. 16 Tamen, eĉ se mi juĝas, mia juĝo estas vera; ĉar mi ne estas sola, sed mi kaj la Patro, kiu min sendis. 17 Estas ja skribite en via leĝo, ke la atesto de du homoj estas vera. 18 Mi estas atestanto pri mi mem, kaj la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi. 19 Ili do diris al li: Kie estas via Patro? Respondis Jesuo: Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaŭ mian Patron. 20 Tiujn vortojn Jesuo parolis en la trezorejo, dum li instruis en la templo; kaj neniu arestis lin, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis. 21 Jesuo do denove diris al ili: Mi foriras, kaj vi serĉos min, kaj vi mortos en via peko; kien mi iras, tien vi ne povas veni. 22 La Judoj do diris: Ĉu li sin mortigos? ĉar li diras: Kien mi iras, tien vi ne povas veni. 23 Kaj li diris al ili: Vi estas de malsupre, mi estas de supre; vi estas de ĉi tiu mondo, mi ne estas de ĉi tiu mondo. 24 Mi tial diris al vi, ke vi mortos en viaj pekoj; ĉar se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj. 25 Ili do diris al li: Kiu vi estas? Jesuo diris al ili: Laŭ tio, kion mi diradis al vi de la komenco. 26 Mi havas multon por diri kaj juĝi pri vi; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera; kaj tion, kion mi aŭdis de Li, mi parolas al la mondo. 27 Ili ne komprenis, ke li parolas al ili pri la Patro. 28 Jesuo do diris: Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas. 29 Kaj Tiu, kiu min sendis, estas kun mi; Li ne lasis min sola; ĉar mi ĉiam faras tion, kio plaĉas al Li. 30 Dum li parolis tion, multaj kredis al li. 31 Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj; 32 kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos. 33 Ili respondis al li: Ni estas idaro de Abraham, kaj ankoraŭ al neniu ni estis sklavoj; kial vi diras: Vi estos liberigitaj? 34 Jesuo respondis al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko. 35 Kaj la sklavo ne ĉiam restas en la domo, sed la filo ĉiam restas. 36 Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj. 37 Mi scias, ke vi estas idaro de Abraham; sed vi celas mortigi min, ĉar mia vorto ne progresas en vi. 38 Mi parolas tion, kion mi vidis ĉe mia Patro; kaj vi ankaŭ faras tion, kion vi vidis ĉe via patro. 39 Ili respondis kaj diris al li: Nia patro estas Abraham. Jesuo diris al ili: Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abraham. 40 Sed nun vi celas mortigi min, homon, kiu parolis al vi la veron, kiun mi aŭdis de Dio; tion Abraham ne faris. 41 Vi faras la farojn de via patro. Tiam ili diris al li: Ni ne naskiĝis per malĉasteco; unu Patron ni havas, Dion. 42 Jesuo diris al ili: Se Dio estus via Patro, vi min amus; ĉar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; ĉar mi ne venis de mi mem, sed Li min sendis. 43 Kial vi ne komprenas mian parolon? Tial, ke vi ne povas aŭdi mian vorton. 44 Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, ĉar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian propraĵon, ĉar li estas mensoganto, kaj la patro de ĝi. 45 Sed tial, ke mi parolas la veron, vi ne kredas al mi. 46 Kiu el vi pruvas kontraŭ mi pekon? Se mi diras la veron, kial vi ne kredas al mi? 47 Kiu estas de Dio, tiu aŭskultas la vortojn de Dio; vi ne aŭskultas, ĉar vi ne estas el Dio. 48 La Judoj respondis kaj diris al li: Ĉu ne prave ni diras, ke vi estas Samariano kaj havas demonon? 49 Jesuo respondis: Mi ne havas demonon; sed mi honoras mian Patron, kaj vi min malhonoras. 50 Sed mi ne serĉas mian gloron: estas Unu, kiu serĉas kaj juĝas. 51 Vere, vere, mi diras al vi: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos. 52 La Judoj diris al li: Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la profetoj; kaj vi diras: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos. 53 Ĉu vi estas pli granda ol nia patro Abraham, kiu mortis? kaj la profetoj mortis; kiu vi pretendas esti? 54 Jesuo respondis: Se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro, pri kiu vi diras, ke Li estas via Dio; 55 kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas, kaj observas Lian vorton. 56 Via patro Abraham ĝojegis vidi mian tagon, kaj li vidis kaj estis ravita. 57 Tiam la Judoj diris al li: Vi ankoraŭ ne estas kvindekjara, kaj ĉu vi vidis Abrahamon? 58 Jesuo diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Antaŭ ol naskiĝis Abraham, mi ekzistas. 59 Tiam ili prenis ŝtonojn, por ĵeti sur lin; sed Jesuo sin kaŝis, kaj eliris el la templo. Ĉapitro 9 1 Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo. 2 Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda? 3 Jesuo respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li. 4 Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori. 5 Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo. 6 Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo, 7 kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta. 8 La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris: Ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn? 9 Unuj diris: Li estas; aliaj diris: Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris: Tiu mi estas. 10 Ili do diris al li: Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis? 11 Li respondis kaj diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi: Iru al Ŝiloaĥ, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon. 12 Tiam ili diris al li: Kie li estas? Li diris: Mi ne scias. 13 Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron. 14 Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn. 15 La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas. 16 Unuj do el la Fariseoj diris: Ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili. 17 Denove ili diris al la blindulo: Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris: Li estas profeto. 18 La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, ĝis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon, 19 kaj demandis ilin, dirante: Ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskiĝis blinda? kiel do li nun vidas? 20 Liaj gepatroj respondis kaj diris: Ni scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda; 21 sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenaĝon; li pri si mem parolos. 22 Tion diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo. 23 Tial la gepatroj diris: Li havas plenaĝon, demandu lin. 24 Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li: Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo. 25 Li do respondis: Ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas. 26 Tiam ili diris al li denove: Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn? 27 Li respondis al ili: Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove ĝin aŭdi? ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj? 28 Tiam ili insultis lin, kaj diris: Vi estas lia disĉiplo, sed ni estas disĉiploj de Moseo. 29 Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri ĉi tiu, ni ne scias, de kie li estas. 30 La viro respondis kaj diris al ili: Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn. 31 Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas. 32 De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda. 33 Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari. 34 Ili respondis kaj diris al li: Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren. 35 Jesuo aŭdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li: Ĉu vi kredas al la Filo de Dio? 36 Li respondis kaj diris: Kiu li estas, Sinjoro, por ke mi kredu al li? 37 Jesuo diris al li: Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi. 38 Kaj li diris: Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorkliniĝis al li. 39 Kaj Jesuo diris: Por juĝo mi venis en ĉi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj fariĝu blindaj. 40 Kaj tion aŭdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li: Ĉu ni ankaŭ estas blindaj? 41 Jesuo diris al ili: Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras: Ni vidas; via peko do restas. Ĉapitro 10 1 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto. 2 Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj. 3 Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon, kaj li alvokas laŭ nomoj siajn proprajn ŝafojn, kaj elkondukas ilin. 4 Kaj kiam li kondukis eksteren siajn ŝafojn, li iras antaŭ ili, kaj la ŝafoj lin sekvas, ĉar ili konas lian voĉon. 5 Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, ĉar ili ne konas la voĉon de fremduloj. 6 Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili. 7 Jesuo do diris denove al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Mi estas la pordo de la ŝafoj. 8 Ĉiuj, kiuj venis pli frue ol mi, estas ŝtelistoj kaj rabistoj; sed la ŝafoj ne aŭskultis ilin. 9 Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos paŝtaĵon. 10 La ŝtelisto ne venas, krom por ŝteli kaj buĉi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde. 11 Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj. 12 La dungito, kaj tiu, kiu ne estas paŝtisto, kies propraĵo la ŝafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la ŝafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas; 13 li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la ŝafoj. 14 Mi estas la bona paŝtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas 15 tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj. 16 Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto. 17 Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu. 18 Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole. Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj mi havas la rajton ĝin repreni. Ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro. 19 Denove fariĝis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj. 20 Kaj multaj el ili diris: Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin aŭskultas? 21 Aliaj diris: Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. Ĉu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj? 22 Okazis la festo de inaŭguro en Jerusalem, kaj estis vintro; 23 kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono. 24 La Judoj do ĉirkaŭis lin, kaj diris al li: Ĝis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkaŝe. 25 Jesuo respondis al ili: Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi. 26 Sed vi ne kredas, ĉar vi ne estas el miaj ŝafoj. 27 Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; 28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas ĉion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. 30 Mi kaj la Patro estas unu. 31 Tiam la Judoj denove prenis ŝtonojn, por ŝtonmortigi lin. 32 Jesuo respondis al ili: Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas ŝtonmortigi min? 33 La Judoj respondis: Ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio. 34 Jesuo respondis: Ĉu ne estas skribite en via leĝo: Mi diris: Vi estas dioj? 35 Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita), 36 ĉu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon: Vi blasfemas; ĉar mi diris: Mi estas Filo de Dio? 37 Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi. 38 Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro. 39 Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano. 40 Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis. 41 Kaj multaj venis al li, kaj diris: Johano ja ne faris signon; sed ĉio, kion Johano diris pri ĉi tiu, estis vera. 42 Kaj tie multaj kredis al li. Ĉapitro 11 1 Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilaĝo de Maria kaj ŝia fratino Marta. 2 Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu ŝmiris la Sinjoron per ŝmiraĵo kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj. 3 La fratinoj do sendis al li, dirante: Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana. 4 Sed Jesuo, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per ĝi glorata. 5 Kaj Jesuo amis Martan kaj ŝian fratinon kaj Lazaron. 6 Kaj kiam li sciiĝis, ke tiu estas malasana, li restis ankoraŭ du tagojn en la loko, kie li estis. 7 Poste li diris al la disĉiploj: Ni iru returne en Judujon. 8 La disĉiploj diris al li: Rabeno, la Judoj ĵus celis ŝtonmortigi vin; kaj ĉu vi denove iras tien? 9 Jesuo respondis: Ĉu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, ĉar li vidas la lumon de ĉi tiu mondo. 10 Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li ne estas la lumo. 11 Tion li parolis, kaj poste li diris al ili: Nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo. 12 La disĉiploj do diris: Sinjoro, se li endormiĝis, li resaniĝos. 13 Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo. 14 Tiam Jesuo diris al ili klare: Lazaro jam mortis. 15 Kaj pro vi mi ĝojas, ke mi ne ĉeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li. 16 Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundisĉiploj: Ni ankaŭ iru, por ke ni mortu kun li. 17 Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita. 18 Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de ĉirkaŭ dek kvin stadioj; 19 kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato. 20 Marta do, kiam ŝi eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraŭ sidis en la domo. 21 Tiam diris Marta al Jesuo: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. 22 Sed eĉ nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi. 23 Jesuo diris al ŝi: Via frato releviĝos. 24 Marta diris al li: Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago. 25 Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, 26 kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas? 27 Ŝi diris al li: Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon. 28 Kaj dirinte tion, ŝi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante: La Majstro ĉeestas, kaj vokas vin. 29 Kaj ŝi, aŭdinte tion, leviĝis rapide kaj iris al li. 30 (Sed Jesuo ankoraŭ ne eniris en la vilaĝon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.) 31 La Judoj do, kiuj estis kun ŝi en la domo kaj konsolis ŝin, vidinte, ke Maria leviĝis subite kaj eliris, sekvis ŝin, dirante: Ŝi iras al la tombo, por plori tie. 32 Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. 33 Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj venis kun ŝi, plorantaj, li ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis, 34 kaj diris: Kie vi lin kuŝigis? Ili diris al li: Sinjoro, venu kaj vidu. 35 Jesuo larmis. 36 La Judoj do diris: Jen kiel li lin amis! 37 Sed kelkaj el ili diris: Ĉu ĉi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kaŭzi ankaŭ, ke ĉi tiu homo ne mortu? 38 Tiam Jesuo, denove ĝemante en si, venis al la tombo. Ĝi estis kaverno, kaj sur ĝi kuŝis ŝtono. 39 Jesuo diris: Forprenu la ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li: Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie kvar tagojn. 40 Jesuo diris al ŝi: Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio? 41 Oni do forprenis la ŝtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris: Patro, mi dankas Vin, ke Vi min aŭskultis. 42 Kaj mi sciis, ke Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis. 43 Kaj dirinte tion, li kriis per laŭta voĉo: Lazaro, elvenu. 44 Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri. 45 Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li. 46 Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris. 47 Tial la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris: Kion ni faras? ĉar ĉi tiu homo faras multajn signojn; 48 se ni lasos lin tiel, ĉiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion. 49 Sed unu el ili, Kajafas, ĉefpastro en tiu sama jaro, diris al ili: Vi scias nenion, 50 nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. 51 Sed li diris tion ne de si mem; sed estante ĉefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio; 52 kaj ne nur por la nacio, sed ankaŭ por ke li kunvenigu en unu la ĉie disĵetitajn filojn de Dio. 53 De post tiu tago do ili konsiliĝis, por lin mortigi. 54 Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la disĉiploj. 55 Kaj la Pasko de la Judoj proksimiĝis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaŭ la Pasko, por sin sanktigi. 56 Ili do serĉis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo: Kion vi pensas? Ĉu ke li ne venos al la festo? 57 Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj jam antaŭe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu. Ĉapitro 12 1 Jesuo do ses tagojn antaŭ la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj. 2 Oni do pretigis por li tie vespermanĝon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li ĉe manĝo. 3 Tiam Maria prenis funton da pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la piedojn de Jesuo, kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo. 4 Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj disĉiploj, kiu estis lin perfidonta: 5 Kial oni ne vendis ĉi tiun ŝmiraĵon por tricent denaroj kaj donis al malriĉuloj? 6 Tion li diris, ne ĉar li zorgis pri la malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en ĝin. 7 Sed Jesuo diris: Lasu ŝin konservi ĝin por la tago de mia entombigo. 8 Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas. 9 La amaso de la Judoj do sciiĝis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaŭ por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj. 10 Sed la ĉefpastroj konsiliĝis, ke ili mortigu ankaŭ Lazaron; 11 ĉar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo. 12 En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciiĝinte, ke Jesuo venas al Jerusalem, 13 prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana! Estu benata la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo! 14 Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite: 15 Ne timu, filino de Cion: jen via Reĝo venas, sidanta sur ido de azeno. 16 Tion la disĉiploj unue ne komprenis; sed post la gloriĝo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion. 17 La homamaso do, kiu ĉeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li. 18 Pro tio ankaŭ la homamaso iris al li renkonte, ĉar ili sciiĝis, ke li faris tiun signon. 19 La Fariseoj do diris inter si: Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li. 20 Kaj inter tiuj, kiuj alvojaĝis por adorkliniĝi ĉe la festo, estis iuj Grekoj; 21 tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante: Sinjoro, ni volas vidi Jesuon. 22 Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon. 23 Sed Jesuo respondis al ili, dirante: Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata. 24 Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. 25 Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo. 26 Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros. 27 Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo. 28 Patro, gloru Vian nomon. Tiam voĉo venis el la ĉielo: Mi jam gloris ĝin kaj denove gloros. 29 Do la apudstaranta homamaso, aŭdinte, diris, ke tondris; aliaj diris: Anĝelo parolis al li. 30 Jesuo respondis kaj diris: Ne por mi venis tiu voĉo, sed por vi. 31 Nun estas la juĝo de ĉi tiu mondo; nun la estro de ĉi tiu mondo estos elpelita. 32 Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. 33 Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos. 34 La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo? 35 Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras. 36 Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kaŝis for de ili. 37 Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne kredis al li; 38 por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton?
39 Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue: 40 Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron,
41 Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li. 42 Tamen eĉ el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo; 43 ĉar ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio. 44 Kaj Jesuo kriis kaj diris: Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis. 45 Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaŭ Tiun, kiu min sendis. 46 Mi venis lumo en la mondon, por ke ĉiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo. 47 Kaj se iu aŭdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne juĝas; ĉar mi venis, ne por juĝi la mondon, sed por savi la mondon. 48 Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago. 49 Ĉar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru. 50 Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas. Ĉapitro 13 1 Kaj antaŭ la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino. 2 Kaj dum la vespermanĝo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin, 3 Jesuo, sciante, ke la Patro donis ĉion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio, 4 leviĝis de la vespermanĝo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis viŝtukon, kaj sin zonis. 5 Poste li verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita. 6 Tiam li venis al Simon Petro. Ĉi tiu diris al li: Sinjoro, ĉu vi lavas al mi la piedojn? 7 Jesuo respondis kaj diris al li: Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos. 8 Petro diris al li: Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo: Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi. 9 Simon Petro diris al li: Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaŭ la manojn kaj la kapon. 10 Jesuo diris al li: Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne ĉiuj. 11 Ĉar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris: Vi ne ĉiuj estas puraj. 12 Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn kaj denove sidiĝis, li diris al ili: Ĉu vi scias, kion mi faris al vi? 13 Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, ĉar tia mi estas. 14 Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn. 15 Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi. 16 Vere, vere, mi diras al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro; nek estas la sendito pli granda ol la sendinto. 17 Se ĉi tion vi scias, vi estas feliĉaj, se tion vi faras. 18 Ne pri vi ĉiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumiĝu la Skribo: Tiu, kiu manĝas mian panon, levis kontraŭ min la piedon. 19 De nun mi parolas al vi pri tio, antaŭ ol ĝi okazos, por ke, kiam ĝi okazos, vi kredu, ke mi estas. 20 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis. 21 Dirinte tion, Jesuo maltrankviliĝis en spirito, kaj ateste parolis, dirante: Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos. 22 Tiam la disĉiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas. 23 Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj disĉiploj, kiun Jesuo amis. 24 Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas. 25 Tiu do, kliniĝante al la brusto de Jesuo, diris al li: Sinjoro, kiu ĝi estas? 26 Jesuo respondis: Ĝi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis ĝin al Judas Iskariota, filo de Simon. 27 Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li: Kion vi faras, tion faru senprokraste. 28 Sed neniu el la kunmanĝantoj sciis, kial li diris al li tion. 29 Iuj pensis, ĉar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li: Aĉetu tion, kion ni bezonas por la festo; aŭ ke li donu ion al la malriĉuloj. 30 Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto. 31 Kiam li eliris, Jesuo diris: Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li; 32 kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin. 33 Infanoj, ankoraŭ mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min serĉos; kaj kiel mi diris al la Judoj: Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaŭ al vi mi nun diras. 34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian. 35 Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia. 36 Simon Petro diris al li: Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis: Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos. 37 Petro diris al li: Sinjoro, kial mi ne povas vin sekvi nun? mi demetos por vi mian vivon. 38 Jesuo respondis al li: Ĉu vi demetos por mi vian vivon? Vere, vere, mi diras al vi: La koko ne krios, antaŭ ol vi min malkonfesos tri fojojn. Ĉapitro 14 1 Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. 2 Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. 3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas. 4 Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon. 5 Tomaso diris al li: Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon? 6 Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi. 7 Se vi min konus, vi konus ankaŭ mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis. 8 Filipo diris al li: Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio sufiĉos. 9 Jesuo diris al li: Ĉu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron; kiel vi diras: Montru al ni la Patron? 10 Ĉu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn. 11 Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aŭ almenaŭ kredu al mi pro la faroj mem. 12 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas al mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar mi iras al la Patro. 13 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. 14 Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros. 15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. 16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; 17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi. 18 Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi. 19 Ankoraŭ iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; ĉar mi vivas, tial vi ankaŭ vivos. 20 En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi. 21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li. 22 Judas (ne la Iskariota) diris al li: Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo? 23 Jesuo respondis kaj diris al li: Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li. 24 Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis. 25 Tion mi parolis al vi, dum mi ĉe vi restas. 26 Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi. 27 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. 28 Vi aŭdis, ke mi diris al vi: Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi ĝojus pro tio, ke mi iras al la Patro, ĉar la Patro estas pli granda ol mi. 29 Kaj nun mi diris al vi, antaŭ ol ĝi okazos, por ke vi kredu, kiam ĝi okazos. 30 De nun mi jam ne multe parolos kun vi; ĉar la estro de la mondo venas; kaj li havas nenion en mi; 31 sed por ke la mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras. Leviĝu; ni foriru de ĉi tie. Ĉapitro 15 1 Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto. 2 Ĉiun nefruktodonan branĉon en mi Li forprenas; kaj ĉiun fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi donu pli da frukto. 3 Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi. 4 Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi. 5 Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi nenion povas fari. 6 Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel la branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas. 7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. 8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj. 9 Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo. 10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. 11 Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena. 12 Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. 13 Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. 14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. 15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi. 16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. 17 Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian. 18 Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ĝi malamis min pli frue, ol vin. 19 Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed ĉar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas. 20 Memoru la vorton, kiun mi diris al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaŭ ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankaŭ vian ili observos. 21 Sed ĉion ĉi tion ili faros al vi pro mia nomo, ĉar ili ne konas Tiun, kiu min sendis. 22 Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed nun ili ne havas pretekston por sia peko. 23 Tiu, kiu min malamas, malamas ankaŭ mian Patron. 24 Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaŭ mian Patron. 25 Sed tio okazas, por ke plenumiĝu la vorto skribita en ilia leĝo: Ili malamis min senkaŭze. 26 Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos; 27 kaj vi ankaŭ atestas, ĉar vi estis kun mi de la komenco. Ĉapitro 16 1 Tion mi parolis al vi, por ke vi ne falpuŝiĝu. 2 Ili forpelos vin el la sinagogoj; eĉ venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio. 3 Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min. 4 Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam ĝia tempo venos, ke mi ĝin antaŭdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, ĉar mi estis kun vi. 5 Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min: Kien vi iras? 6 Sed ĉar mi tiel parolis al vi, malĝojo plenigis vian koron. 7 Tamen mi diras al vi la veron: Estas bone por vi, ke mi foriros; ĉar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi. 8 Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon: 9 rilate pekon, ĉar ili ne kredas al mi; 10 rilate justecon, ĉar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min; 11 rilate juĝon, ĉar la estro de ĉi tiu mondo estas juĝita. 12 Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti. 13 Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn. 14 Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 15 Ĉio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 16 Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos. 17 Iuj do el liaj disĉiploj diris al aliaj: Kio estas ĉi tio, kion li diras al ni: Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj: Ĉar mi foriras al la Patro? 18 Ili do diris: Kio estas ĉi tio, kion li diras: Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron. 19 Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili: Ĉu vi serĉas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris: Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos? 20 Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo ĝojos; vi estos malĝojaj, sed via malĝojo fariĝos ĝojo. 21 Virino, kiam ŝi akuŝas, havas malĝojon, ĉar ŝia horo venis; sed kiam ŝi naskis la infaneton, ŝi jam ne memoras sian doloregon, pro ĝojo, ĉar homo naskiĝis en la mondon. 22 Vi do ankaŭ havas nun malĝojon; sed mi revidos vin, kaj via koro ĝojos, kaj neniu forprenos de vi vian ĝojon. 23 Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos ĝin al vi en mia nomo. 24 Ĝis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena. 25 Ĉi tion mi parolis al vi alegorie; sed venas la horo, kiam mi jam ne parolos al vi alegorie, sed anoncos al vi malkaŝe pri la Patro. 26 En tiu tago vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras, ke mi petos de la Patro pro vi; 27 ĉar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio. 28 Mi elvenis de la Patro, kaj alvenis en la mondon; denove mi lasas la mondon, kaj iras al la Patro. 29 Liaj disĉiploj diris: Jen nun vi parolas malkaŝe, kaj nenian alegorion diras. 30 Nun ni scias, ke vi ĉion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio. 31 Jesuo respondis al ili: Ĉu vi nun kredas? 32 Jen venas la horo, kaj eĉ jam venis, kiam vi disiĝos, ĉiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, ĉar la Patro estas kun mi. 33 Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon. Ĉapitro 17 1 Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la ĉielo, li diris: Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru; 2 kiel Vi donis al li aŭtoritaton super ĉiu karno, por ke li donu eternan vivon al ĉiuj tiuj, kiujn Vi donis al li. 3 Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston. 4 Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari. 5 Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis. 6 Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton. 7 Nun ili scias, ke ĉio ajn, kion Vi donis al mi, estas de Vi; 8 ĉar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis. 9 Mi preĝas por ili; mi preĝas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, ĉar ili estas Viaj; 10 kaj ĉio mia estas Via, kaj Via estas mia; kaj mi estas glorita per ili. 11 Mi jam ne estas en la mondo, kaj ĉi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni. 12 Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdiĝo, por ke plenumiĝu la Skribo. 13 Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian ĝojon ĝis pleneco en si mem. 14 Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. 15 Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono. 16 Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. 17 Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero. 18 Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon. 19 Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero. 20 Kaj mi preĝas ne nur por ili, sed ankaŭ por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia vorto; 21 por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis. 22 Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu; 23 mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektiĝu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis. 24 Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaŭ estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; ĉar Vi amis min antaŭ la fondo de la mondo. 25 Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj ĉi tiuj scias, ke Vi min sendis; 26 kaj al ili Vian nomon mi konigis kaj ankoraŭ konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min, estu en ili, kaj mi en ili. Ĉapitro 18 1 Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj disĉiploj trans la torenton Kidron, kie estis ĝardeno, en kiun li eniris kune kun siaj disĉiploj. 2 Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; ĉar Jesuo ofte venis tien kun siaj disĉiploj. 3 Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la ĉefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torĉoj kaj bataliloj. 4 Jesuo do, sciante ĉion, kio venos al li, paŝis antaŭen, kaj diris al ili: Kiun vi serĉas? 5 Ili respondis al li: Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis: Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili. 6 Kiam do li diris al ili: Mi estas tiu, ili malantaŭen ekpaŝis kaj falis sur la teron. 7 Tiam denove li demandis ilin: Kiun vi serĉas? Ili diris: Jesuon Nazaretan. 8 Jesuo respondis: Mi ĵus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min serĉas, lasu ĉi tiujn foriri; 9 por ke plenumiĝu la vorto, kiun li diris: El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun. 10 Simon Petro do, havante glavon, eltiris ĝin, kaj frapis sklavon de la ĉefpastro kaj detranĉis lian dekstran orelon. La nomo de la sklavo estis Malĥo. 11 Jesuo do diris al Petro: Metu la glavon en ĝian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, ĉu mi ne trinkos? 12 La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin, 13 kaj kondukis lin unue al Anas; ĉar ĉi tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis ĉefpastro en tiu jaro. 14 Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo. 15 Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaŭ alia disĉiplo. Ĉi tiu disĉiplo estis konata de la ĉefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la ĉefpastro; 16 sed Petro staris ekstere apud la pordo. Kaj la alia disĉiplo, kiu estis konata de la ĉefpastro, eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron. 17 La sklavino pordistino diris al Petro: Ĉu vi ne estas ankaŭ el la disĉiploj de tiu homo? Li diris: Mi ne estas. 18 La sklavoj kaj la oficistoj, farinte karban fajron (ĉar estis malvarme), staris kaj sin varmigis; Petro ankaŭ estis kun ili, starante kaj sin varmigante. 19 La ĉefpastro demandis Jesuon pri liaj disĉiploj kaj pri lia instruado. 20 Jesuo respondis al li: Mi parolis malkaŝe al la mondo; mi ĉiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie ĉiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis. 21 Kial vi min demandas? demandu tiujn, kiuj aŭdis, kion mi parolis al ili; ili ja scias, kion mi diris. 22 Kaj kiam li parolis tion, unu el la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon, dirante: Ĉu tiel vi respondas al la ĉefpastro? 23 Respondis Jesuo al li: Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone, kial vi min frapas? 24 Anas sendis lin ligitan al la ĉefpastro Kajafas. 25 Simon Petro staris kaj sin varmigis. Oni do diris al li: Ĉu vi estas unu el liaj disĉiploj? Li neis, dirante: Mi ne estas. 26 Unu el la sklavoj de la ĉefpastro, estante parenco de tiu, kies orelon Petro detranĉis, diris: Ĉu mi ne vidis vin kun li en la ĝardeno? 27 Petro do denove neis; kaj tuj la koko ekkriis. 28 Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpuriĝu, sed povu manĝi la Paskon. 29 Pilato do eliris al ili, kaj diris: Kian akuzon vi prezentas kontraŭ ĉi tiu viro? 30 Ili respondis kaj diris al li: Se li ne estus malbonfaranto, ni ne transdonus lin al vi. 31 Pilato do diris al ili: Vi mem prenu lin, kaj juĝu lin laŭ via leĝo. La Judoj diris al li: Ne estas permesate al ni mortigi homon; 32 por ke plenumiĝu la vorto de Jesuo, kiun li parolis, montrante, per kia morto li mortos. 33 Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? 34 Jesuo respondis: Ĉu vi tion diras de vi mem, aŭ ĉu aliaj diris ĝin al vi pri mi? 35 Pilato respondis: Ĉu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la ĉefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris? 36 Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie. 37 Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon. 38 Pilato diris al li: Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili: Mi trovas en li nenian kulpon. 39 Sed estas ĉe vi kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko: ĉu vi do volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj? 40 Kaj ili kriis denove, dirante: Ne ĉi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto. Ĉapitro 19 1 Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurĝigis. 2 Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo; 3 kaj venis al li, kaj diris: Saluton, Reĝo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj. 4 Pilato do denove eliris, kaj diris al ili: Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon. 5 Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili: Jen la homo! 6 Kiam do la ĉefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis: Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Mem prenu lin kaj krucumu lin, ĉar mi trovas en li nenian kulpon. 7 La Judoj respondis al li: Ni havas leĝon, kaj laŭ tiu leĝo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio. 8 Kiam do Pilato aŭdis tiun diron, li des pli timis; 9 kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo: De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis. 10 Tiam diris Pilato al li: Ĉu vi ne parolas al mi? ĉu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin? 11 Jesuo respondis: Vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon. 12 Ĉe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante: Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; ĉiu, kiu pretendas esti reĝo, parolas kontraŭ Cezaro. 13 Kiam do Pilato aŭdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidiĝis sur tribunala seĝo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata. 14 Estis la Preparado de la Pasko, ĉirkaŭ la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj: Jen via Reĝo! 15 Ili kriegis: Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Ĉu mi krucumu vian Reĝon? La ĉefpastroj respondis: Ni ne havas reĝon krom Cezaro. 16 Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita. 17 Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota; 18 tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, ĉiuflanke po unu, kaj Jesuon meze. 19 Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite: JESUO NAZARETA, LA REĜO DE LA JUDOJ. 20 Tiun titolon multaj el la Judoj legis; ĉar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj ĝi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke. 21 Tiam la ĉefpastroj de la Judoj diris al Pilato: Ne skribu: La Reĝo de la Judoj; sed, ke li diris: Mi estas Reĝo de la Judoj. 22 Respondis Pilato: Kion mi skribis, tion mi skribis. 23 Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por ĉiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto. 24 Ili do diris unu al alia: Ni ne disŝiru ĝin, sed lotu pri ĝi, kies ĝi estos; por ke plenumiĝu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si,
Tion la soldatoj faris. 25 Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena. 26 Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun li amis, diris al sia patrino: Virino, jen via filo! 27 Tiam li diris al la disĉiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon. 28 Jesuo, sciante, ke ĉio jam finiĝis, por ke plenumiĝu la Skribo, diris: Mi soifas. 29 Kuŝis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis ĝin al lia buŝo. 30 Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton. 31 La Judoj, ĉar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (ĉar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin. 32 Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li; 33 sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn; 34 tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo. 35 Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaŭ kredu. 36 Ĉar tio okazis, por ke plenumiĝu la Skribo: Osto en li ne estos rompita. 37 Kaj ankoraŭ alia Skribo diras: Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis. 38 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon. 39 Venis ankaŭ Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj. 40 Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo. 41 Kaj estis ĝardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la ĝardeno nova tombo, en kiun ankoraŭ neniu estis metita. 42 Tien do, pro la Preparado de la Judoj (ĉar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon. Ĉapitro 20 1 La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo, kaj vidis la ŝtonon prenita for de la tombo. 2 Ŝi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia disĉiplo, kiun Jesuo amis, kaj ŝi diris al ili: Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis. 3 Eliris do Petro kaj la alia disĉiplo, kaj iris al la tombo. 4 Kaj ambaŭ ekkuris kune; kaj la alia disĉiplo kuris antaŭen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo; 5 kaj kliniĝinte, li enrigardis, kaj vidis la tolaĵojn kuŝantajn; tamen li ne eniris. 6 Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolaĵojn kuŝantajn, 7 kaj la viŝtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kuŝantan kun la tolaĵoj, sed kunvolvitan en aparta loko. 8 Tiam eniris do la alia disĉiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis. 9 Ĉar ili ankoraŭ ne komprenis la Skribon, ke li devas releviĝi el la mortintoj. 10 Kaj la disĉiploj iris returne hejmen. 11 Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon; 12 kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis. 13 Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? Ŝi respondis: Ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis. 14 Dirinte tion, ŝi sin turnis malantaŭen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. 15 Jesuo diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? kiun vi serĉas? Ŝi, supozante, ke li estas la ĝardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos. 16 Jesuo diris al ŝi: Maria. Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro. 17 Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min; ĉar mi ankoraŭ ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili: Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio. 18 Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi. 19 Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. 20 Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj do ĝojis, vidante la Sinjoron. 21 Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas. 22 Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton: 23 kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj. 24 Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. 25 La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos. 26 Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: Paco al vi. 27 Tiam li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. 28 Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio. 29 Jesuo diris al li: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. 30 Jesuo faris antaŭ la disĉiploj multajn aliajn signojn, kiuj ne estas skribitaj en ĉi tiu libro; 31 sed ĉi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo. Ĉapitro 21 1 Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene. 2 Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj. 3 Simon Petro diris al ili: Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li: Ni ankaŭ iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis. 4 Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. 5 Tiam Jesuo diris al ili: Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon? Ili respondis al li: Ne. 6 Kaj li diris al ili: Ĵetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni. 7 Tiu disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro: Ĝi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron. 8 Sed la aliaj disĉiploj venis en la ŝipeto (ĉar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur ĉirkaŭ ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fiŝoj. 9 Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban aranĝitan tie, kaj fiŝon kuŝantan sur ĝi, kaj panon. 10 Jesuo diris al ili: Alportu el la fiŝoj, kiujn vi ĵus kaptis. 11 Simon Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne disŝiriĝis. 12 Jesuo diris al ili: Venu, matenmanĝu. Kaj neniu el la disĉiploj kuraĝis lin demandi: Kiu vi estas? sciante, ke ĝi estas la Sinjoro. 13 Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fiŝon. 14 Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj disĉiploj, post sia releviĝo el la mortintoj. 15 Post la matenmanĝo Jesuo diris al Simon Petro: Simon, filo de Jona, ĉu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li: Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li: Paŝtu miajn ŝafidojn. 16 Li diris al li ankoraŭ la duan fojon: Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Li diris al li: Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li: Zorgu pri miaj ŝafoj. 17 Li diris al li la trian fojon: Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Petro ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon: Ĉu vi min amas? kaj respondis al li: Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li: Paŝtu miajn ŝafojn. 18 Vere, vere, mi diras al vi: Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos. 19 Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li: Sekvu min. 20 Petro, sin turninte, vidis malantaŭe la disĉiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaŭ klinis sin al lia brusto dum la vespermanĝo, kun la diro: Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?). 21 Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo: Sinjoro, kaj kion pri ĉi tiu? 22 Jesuo diris al li: Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min. 23 Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu disĉiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed: Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi? 24 Tiu estas la disĉiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion: kaj ni scias, ke lia atesto estas vera. 25 Estas ankaŭ multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se ĉiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj.
|
[X] |