RUT Ĉapitro 1 1 En la tempo, kiam regis la juĝistoj, iam malsato okazis en la lando; kaj foriris viro el Bet-Leĥem en Judujo, por pasloĝi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj. 2 La nomo de la viro estis Elimeleĥ, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Maĥlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Leĥem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie. 3 Elimeleĥ, la edzo de Naomi, mortis; kaj restis ŝi kun siaj du filoj. 4 Ambaŭ edziĝis kun Moabidinoj; la nomo de unu estis Orpa, kaj la nomo de la dua estis Rut; kaj ili loĝis tie ĉirkaŭ dek jaroj. 5 Sed mortis ankaŭ ambaŭ, Maĥlon kaj Kiljon; kaj restis nur la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj. 6 Ŝi leviĝis kun siaj bofilinoj, por iri returne el la lando de Moab; ĉar ŝi aŭdis en la lando de Moab, ke la Eternulo rememoris Sian popolon, donante al ĝi panon. 7 Ŝi eliris el la loko, kie ŝi loĝis, kun siaj du bofilinoj; kaj ili iris sur la vojo, por ke ili revenu al la lando de Jehuda. 8 Naomi diris al siaj du bofilinoj: Iru, kaj revenu ĉiu el vi al la domo de sia patrino; la Eternulo favoru vin tiel same, kiel vi estis favorkoraj al la mortintoj kaj al mi; 9 la Eternulo favoru vin, ke vi trovu ripozon, ĉiu el vi en domo de sia edzo. Ŝi kisis ilin, kaj ili levis sian voĉon kaj ploris. 10 Kaj ili diris al ŝi: Ni volas iri kun vi al via popolo. 11 Naomi respondis: Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? Ĉu ankoraŭ ekzistas filoj en mia utero, ke vi edziniĝu kun ili? 12 Revenu, miaj filinoj, foriru; ĉar mi jam estas tro maljuna por edziniĝi kun viro. Eĉ se mi dirus, ke mi havas ankoraŭ esperon, eĉ se mi jam havus edzon hodiaŭ nokte, kaj eĉ se mi naskus filojn: 13 ĉu pri ili vi esperu, ĝis ili plenaĝiĝos? ĉu por ili vi atendu, ne edziniĝante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolĉe al mi pro vi, ĉar la mano de la Eternulo afliktis min. 14 Sed ili levis sian voĉon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aliĝis al ŝi. 15 Kaj ĉi tiu diris: Jen via bofratino reiris al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaŭ returne post via bofratino. 16 Sed Rut diris: Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aŭ ke mi returnu min kaj ĉesu sekvi vin; ĉar kien vi iros, mi ankaŭ iros, kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos; via popolo ankaŭ estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio. 17 Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaŭ mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi. 18 Kiam Naomi vidis, ke ŝi firme decidis iri kun ŝi, tiam ŝi ĉesis disputi kun ŝi. 19 Kaj ili ambaŭ iradis, ĝis ili alvenis en Bet-Leĥemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Leĥemon, la tuta loĝantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante: Ĉu tio estas Naomi? 20 Kaj ŝi respondis al ili: Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; ĉar la Plejpotenculo faris al mi maldolĉegon; 21 kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontraŭ mi kaj la Plejpotenculo afliktis min? 22 Tiel Naomi revenis, kaj kun ŝi ankaŭ Rut, la Moabidino, ŝia bofilino, kiu revenis el la lando de Moab; kaj ili venis en Bet-Leĥemon je la komenco de la rikolto de hordeo. Ĉapitro 2 1 Naomi havis parencon de ŝia edzo, viron eminentan, el la familio de Elimeleĥ; lia nomo estis Boaz. 2 Kaj la Moabidino Rut diris al Naomi: Mi iros sur la kampon, kaj mi kolektos spikojn post tiu, ĉe kiu mi trovos favoron. Kaj ŝi respondis: Iru, mia filino. 3 Kaj ŝi foriris, kaj venis kaj kolektis post la rikoltistoj. Kaj okazis, ke la parcelo de la kampo apartenis al Boaz, kiu estis el la familio de Elimeleĥ. 4 Kaj jen Boaz venis el Bet-Leĥem, kaj li salutis la rikoltistojn: La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al li: La Eternulo vin benu! 5 Kaj Boaz demandis sian serviston, la estron de la rikoltistoj: Kiu estas ĉi tiu knabino? 6 Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris: Ŝi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab; 7 ŝi diris: Permesu al mi, ke mi sekvu kaj kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj; kaj ŝi restis ĉi tie de la mateno ĝis nun; ŝi ĵus sidiĝis en la dometo por iomete da tempo. 8 Kaj Boaz diris al Rut: Ĉu vi aŭdas, mia filino? ne iru kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaŭ ne foriru de ĉi tie, sed restu ĉi tie kun miaj junulinoj; 9 rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la servistaro ĉerpas. 10 Ŝi ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris al li: Kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino? 11 Kaj Boaz respondis kaj diris al ŝi: Jam estas rakontita al mi ĉio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo: ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskiĝlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraŭ nek antaŭhieraŭ. 12 La Eternulo rekompencu vin pro ĉi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi serĉis protekton. 13 Kaj ŝi diris: Estus sufiĉe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, ĉar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj. 14 Kaj en la horo de la manĝado Boaz diris al ŝi: Alproksimiĝu kaj manĝu kune, vi ankaŭ povas trempi vian panon en la vinagro. Kaj ŝi sidiĝis ĉe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaŭ ŝin rostitajn grajnojn, kaj ŝi manĝis kaj satiĝis, kaj ankaŭ havis restaĵon. 15 Kiam ŝi leviĝis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante: Eĉ inter la garboj lasu ŝin kolekti, kaj ne hontigu ŝin; 16 kaj vi ankaŭ ŝajnigu al ŝi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al ŝi, ke ŝi kolektu ilin, kaj ne riproĉu ŝin. 17 Kaj ŝi kolektadis sur la kampo ĝis la vespero, kaj ŝi draŝis tion, kion ŝi kolektis, kaj tio estis ĉirkaŭ efo da hordeo. 18 Kaj ŝi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj ŝia bopatrino vidis tion, kion ŝi kolektis; ŝi ankaŭ elprenis, kaj donis al ŝi la restaĵon, kiun ŝi posedis de post sia satiĝo. 19 Ŝia bopatrino diris al ŝi: Kie vi kolektis hodiaŭ? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis! Ŝi rakontis al sia bopatrino, kie ŝi laboris, kaj ŝi diris: La nomo de la viro, ĉe kiu mi laboris hodiaŭ, estas Boaz. 20 Tiam Naomi diris al sia bofilino: Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al ŝi: La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj. 21 Kaj Rut, la Moabidino, diris: Li ankaŭ diris al mi: Restu kune kun miaj servistoj, ĝis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi. 22 Naomi respondis al sia bofilino Rut: Estos bone por vi, mia filino, ke vi ĉiam iru kun liaj junulinoj, ĉar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken. 23 Kaj ŝi kuniĝis kun la junulinoj de Boaz, por kolekti, ĝis la fino de la rikolto de hordeo kaj de la rikolto de tritiko; kaj poste ŝi loĝis kune kun sia bopatrino. Ĉapitro 3 1 Naomi, ŝia bopatrino, diris al ŝi: Mia bofilino, mia celo estas, ke mi trovu por vi ripozejon, kie pliboniĝos via stato. 2 Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kuniĝis, ventumas hordeon dum ĉi tiu nokto en la draŝejo; 3 lavu do vin kaj oleu vin kaj vestu vin per viaj plej bonaj vestoj, kaj iru en la draŝejon; ne vidigu vin al la viro, antaŭ ol li finos manĝi kaj trinki; 4 kaj kiam li kuŝiĝos, rimarku la lokon, kie li kuŝas, iru tien, malkovru la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝu; kaj li diros al vi, kion vi devos fari. 5 Rut respondis al ŝi: Kion vi diras al mi, tion mi faros. 6 Kaj ŝi iris en la draŝejon, kaj faris tion, kion ŝia bopatrino ordonis al ŝi. 7 Kiam Boaz estis manĝinta kaj trinkinta kaj gajiĝis, li iris por kuŝiĝi malantaŭ grenamaso; kaj ŝi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kuŝejo, kaj kuŝiĝis. 8 En la noktomezo la viro ektimiĝis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kuŝas ĉe liaj piedoj. 9 Li demandis: Kiu vi estas? Kaj ŝi respondis: Mi estas Rut, via servistino; etendu vian mantelon sur vian servistinon, ĉar vi estas savanto. 10 Kaj li diris: Estu benata de la Eternulo, mia filino; via lasta piaĵo estas pli granda, ol la unua, ĉar vi ne volas iri kun la junuloj, ĉu ili estas malriĉaj, ĉu riĉaj. 11 Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi ĉion, kion vi petos de mi; ĉar estas sciate en la tuta urbo de mia popolo, ke vi estas bravulino. 12 Kaj nun, kvankam vere mi estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi. 13 Restu ĉi tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco perfekte elaĉetos vin, lasu elaĉeti vin; sed se li ne volos vin elaĉeti, tiam mi vin elaĉetos, kiel la Eternulo vivas. Kuŝu ĝis la tagiĝo. 14 Kaj ŝi kuŝis ĉe liaj piedoj ĝis la tagiĝo; sed ŝi leviĝis, antaŭ ol oni povis rekoni unu la alian. Kaj li diris: Mi ne volas, ke iu sciiĝu, ke ĉi tiu virino estis en mia draŝejo. 15 Kaj li diris: Alportu la ŝalon, kiun vi havas sur vi, kaj tenu ĝin. Ŝi ĝin tenis, kaj li enmezuris en ĝin ses mezurilojn da hordeo kaj metis ĝin sur ŝin, kaj ŝi iris en la urbon. 16 Kiam ŝi alvenis al sia bopatrino, ĉi tiu demandis: Kiel la afero iras ĉe vi, mia filino? Kaj ŝi rakontis al ŝi ĉion, kion la viro faris al ŝi. 17 Kaj ŝi diris plue: La ses mezurilojn da hordeo li ankaŭ donis al mi; ĉar li diris al mi: Ne revenu malplena al via bopatrino. 18 Kaj ĉi tiu diris: Restu, mia filino, ĝis vi sciiĝos, kiel la afero finiĝis; ĉar tiu homo ne ripozos, ĝis la afero estos finita hodiaŭ. Ĉapitro 4 1 Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidiĝis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris: Alproksimiĝu kaj sidiĝu ĉi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimiĝis kaj sidiĝis. 2 Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris: Sidiĝu ĉi tie. Kaj ili sidiĝis. 3 Kaj li diris al la parenco: Tiun parcelon de la kampo, kiu apartenis al nia frato Elimeleĥ, vendas Naomi, kiu revenis el la lando de Moab; 4 kaj mi decidis sciigi vin, dirante: Aĉetu en la ĉeesto de la loĝantoj kaj en la ĉeesto de la plejaĝuloj de mia popolo. Se vi volas elaĉeti, aĉetu nun; sed se vi ne volas elaĉeti, diru al mi, por ke mi sciu; ĉar ne ekzistas iu alia por aĉeti, krom vi, kaj mi estas via postproksimulo. Tiu diris: Mi volas elaĉeti. 5 Tiam Boaz diris: Samtempe, kiam vi aĉetos la kampon el la mano de Naomi kaj de Rut, la Moabidino, edzino de la mortinto, vi ankaŭ prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo. 6 Kaj la parenco diris: Mi ne povas elaĉeti al mi, por ke mi ne pereigu mian propran heredaĵon; elaĉetu al vi mian aĉetotaĵon, ĉar vere mi ne povas elaĉeti. 7 Sed de la antikva tempo ekzistis kutimo en Izrael, pri elaĉetado kaj ŝanĝado, por firmigi ĉion: oni detiras sian ŝuon kaj donas ĝin al sia proksimulo; kaj tio estas la atesto en Izrael. 8 La parenco diris al Boaz: Elaĉetu al vi; kaj li detiris sian ŝuon. 9 Kaj Boaz diris al la plejaĝuloj kaj al la popolamaso: Hodiaŭ vi estas atestantoj, ke mi aĉetis el la mano de Naomi ĉion, kio apartenis al Elimeleĥ kaj al Kiljon kaj Maĥlon; 10 kaj ankaŭ Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Maĥlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo, por ke la nomo de la mortinto ne estingiĝu inter liaj fratoj kaj ĉe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaŭ. 11 Kaj la tuta ĉeestantaro, kiu troviĝis ĉe la pordego, kiel ankaŭ la plejaĝuloj, respondis: Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Raĥel kaj Lea, kiuj ambaŭ starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Leĥem; 12 kaj via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi de tiu junulino. 13 Kaj Boaz prenis Ruton, kaj ŝi fariĝis lia edzino; kaj li envenis al ŝi, kaj la Eternulo donis al ŝi gravedecon, kaj ŝi naskis filon. 14 Kaj la virinoj diris al Naomi: Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaŭ, kaj li estu fama en Izrael; 15 kaj li estu al vi ĝojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; ĉar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin. 16 Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis ĝin sur sian bruston kaj fariĝis ĝia vartistino. 17 Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante: Filo naskiĝis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jiŝaj, patro de David. 18 Kaj jen estas la generacioj de Perec: al Perec naskiĝis Ĥecron, 19 al Ĥecron naskiĝis Ram, al Ram naskiĝis Aminadab, 20 al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, al Naĥŝon naskiĝis Salma, 21 al Salma naskiĝis Boaz, al Boaz naskiĝis Obed, 22 al Obed naskiĝis Jiŝaj, kaj al Jiŝaj naskiĝis David.
|
[X] |